Amikoj, ni traduku, ĉu?
Dec 20, 2020
http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=2704
Ĉu vi malfeliĉas, ke iu verko ankoraŭ ne estas en Esperanto? Ĉu vi volas kleriĝi rapide pri la lingvo? Traduki, amiko, estas via laboro nun. Timoteo Rice, estrarano ĉe Esperanto USA, faris bonegan proponon kaj donas ses konsilojn kiel procedi.
Se vi volas legi pli pri tradukado konsultu Vikipedion sub ‘Traduko’ aŭ ‘Literatura tradukado’.