Esperanto bezonas Unuiĝintajn Naciojn, sed Unuiĝintaj Nacioj bezonas esperantistojn

Frank Merla
1 min readNov 24, 2019

--

kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1095

Karaj esperantistoj, la estraro de UEA faras apartajn provojn por igi la traktadon de la kongresa temo en la venonta UK en Montrealo aparte alloga. Ni kontribuu al iliaj klopodoj per vastigo de la temo al la tuta movado, ankaŭ al tiuj, kiuj ne iros al Montrealo. Jam estas tempo komenci nun dum la zamenhofaj festoj en viaj kluboj. Bonvolu legi la ĉi-kunan artikolon en la decembra revuo kaj inter unu dolĉaĵo kaj la alia dum la venonta zamenhofa festo, enkonduku la temon, parolu pri la 160-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, sed ankaŭ pri homaj rajtoj, lingvaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel lingva rajto de la homaro. Ĉiu helpo estas bonvena. Reaperigo de la artikolo en paperaj kaj retaj revuoj estas aparte dankata. Vi vidis, ke la oficejo de uea ĉe UN jam komencis starigi teĥnikajn rimedojn pri ĉi tiu temo. Ni kunlaboru kun ili.

Amike

Renato

--

--

No responses yet