Esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1441
Herman Dekeŭnink skribis en nubo.re: “Esperanto ne sufiĉas por interesi sin al la lingvo mem aŭ eĉ lerni ĝin. Tial aperu tekstoj (ankaŭ en la stilo de facila.org) pri plej diversaj temoj, ankaŭ sciencaj. Iuj ekzistas jam: MONATO, sed ankaŭ ekstermovadaj revuoj kiel Le Monde Diplomatique en Esperanto, Global Voices en Esperanto, revuo Vrede, TED-Talks kun Esperanto-subtekstoj, sed ekstermovadaj revuoj ne publikigas en Esperanto, krom Language Problems & Language Planning…. Ĉu vi volas ke Esperanto estas pli ol komunikilo? Baza manko de ĉiuj retkursoj (Duolingo, Lernu.net, ktp) estas ke tiu didaktiko ne kapablas transdoni la konscion ke Esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo, nome vivanta lingvo de vivanta popolo. Tial eble jena nova projekto de lernolibro interesos vin:
https://www.esperantio.net/index.php?id=4026”
Mi citas el la HeKo-artikolo: “Venis la tempo prepari tian kurson. Kadre de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista intencas fari tion. Kiuj deziras kunlabori, tiuj estas bonvenaj, eĉ se ili ne jam havas la esperantan civitanecon.”
Kaj mi demandas: Ĉu vere necesas kursoj por memorigi esperantistojn ke iliaj lingvokapabloj servu al pli ol nur povi legi? Lingvoj estu uzataj ke homoj parolu unu kun la alia — plej bone kun la celo ke ekestu io pli ol la sumo de la unuopaj ideoj de la parolantoj. Post pli ol 10 jaroj da klopodado pri kunfarado mi ankoraŭ havas la impreson, ke homoj kune kun aliaj homoj (ne nur esperantistoj) ne vere inklinas al komuna, arta, kultura evoluo. La tendenco resti ĉe la propra umbiliko estas grava. En retejoj ĉefe temas pri propraj opinioj kaj privataj ambicioj. Ĉu vi rimarkis ke ĉi tie en la Esperanta Kunfarejo nur malofte temas pri miaj personaj aferoj? Abundas anoncetoj pri kunfarivaj aferoj en diversaj kadroj: societoj, grupetoj, unuopuloj kiuj uzas Esperanton por internacia kunfarado. Unu rezulto ekzemple estis ke Fransoazo per la iama Maklerejo akiris volontulon kiu helpis ŝin en ŝia domo. Tamen mi ankoraŭ ne spertis, ke iu sekvis inviton al ĉiĉeronado kiuj ankaŭ estas en la Esperanta Kunfarejo.
Malfermu vian menson kaj lasu al ĝi invitojn de kunfaremaj homoj! Ne faru kiel proponis al si Renato Corsetti: “dankon, frank! mi devas beti mina kapon kontraŭ la vando, ĉar mi neniam memoras pri kunfarejo.”