Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto

Frank Merla
Jul 25, 2021

Esplorista grupo, gvidata de Mireille Grosjean, lanĉis enketon cele al esploro de la stilo kaj esprimoj en Esperanto en priskribo de iu realaĵo.

La esploristoj deziras vidi, kiom grandaj estas la diferencoj en la priskriboj, kiom influas la stilon la origino de la priskribinto.
Ni petas vin vidi la tri, sube publikigitajn, ilustraĵojn kaj elekti unu el la tri bildoj. Bonvolu priskribi tion, kio okazas sur la bildo. Uzu maksimume cent vortojn.
Vian tekston kun familia nomo, persona nomo kaj loĝlando (aŭ/kaj regiono) sendu ĝin al la adreso mirejo.mireille{ĉe}gmail.com.

Ni kore antaŭdankas vin pro via valora kontribuo.

Nome de eta grupo de esploristoj: Mireille Grosjean

https://edukado.net/novajhoj?id=856

--

--