Helpu savi “Hostel Esperanto”
Saluton al ĉiuj, skribas Alekĉjo
Mi sendas ĉi tiun novan alvokon per retpoŝto, eble vi jam ricevis ĝin kaj tiam mi pardonpetas pro la insisto. Tamen la afero estas relative urĝa.
Kiel vi eble scias, komence de 2018 mi starigis la projekton malfermi junulargastejon nomatan Hostel Esperanto en Fortaleza, Brazilo. Tiu projekto konkretiĝis je la 15-a de decembro de 2018 kiam la junulargastejo estis oficiale inaugurita kaj komencis gastigi homojn el la tuta mondo.
La nomo de la junulargastejo estas klara homaĝo al nia internacia lingvo, ĉar samkiel la ideo de Zamenhof, mia ideo en tiu junulargastejo estas konstrui ponton inter la popoloj. La junulargastejo Hostel Esperanto jam estis kongresejo de diversaj malgrandaj esperanto-eventoj, interaliaj, por la monataj renkontiĝoj de la esperanto-klubo de Fortaleza, sed ankaŭ por la junulara renkontiĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junula Organizo). Ni ankaŭ varbas pri Esperanto al la homoj kiuj gastiĝas ĉi tie.
Tamen la pandemio de KOVIM forte atingis la tutmondan turismon kaj la financoj forte suferis pro tio. Sed tio ne estis la plej malbona okazaĵo: pasintjare mi malkovris, tralegante la ankkontekstrakton, ke mia eksa kunsociulo disvojigis kaj ŝtelis grandan amason de mono. Kaj
mi decidis malfermi tribunalan proceson kontraŭ li. Krome, li ankaŭ lasis al mi multajn nepagitajn fakturojn. Dank’al la reveno de la gastoj, dum lastaj monatoj mi sukcesis repagi plejmulton de la nepagitaj fakturoj. Tamen mi ne finis pagi ilin ĉiujn. Krome estas ankaŭ la advokataj kostoj kiuj estas altaj, sed necesaj.
Pro tiuj kialoj, mi ŝatus denove peti helpon al ĉiuj, kiuj povas helpi min. La celo estas alta, tamen atingi ĝin permesos al la Hostel Esperanto supervivi en la estonteco.
Jen la paĝo de la amasfinancado: https://www.cotizup.com/esperanto
Ekkonu ankaŭ la instagram-paĝon de la junulargastejo: instagram.com/hostelesperanto.
Ne hezitu partopreni en tiu amasfinancado, la Hostel Esperanto bezonas supervivi, kaj nepre diskonigu tiun alvokon al viaj lokaj, regionaj kaj internaciaj listoj de esperantistoj!
plej amike,
kaj helpopete