Kontrollegado petata

Frank Merla
2 min readFeb 3, 2024

--

Mari-elen’ Dezer (mhdesert.wordpress.com/contact/) skribis en MiaVivo: Bv. transsendi, disvastigi … kaj peti informojn, se tio interesas vin. Elkorajn dankojn!

eo.wikipedia.org/wiki/Mateo_Maximoff

kunfarejo.org/?p=5546

Peto pri kontrollegado:

Saluton al ĉiuj!
De pli ol dek jaroj mi intencas traduki la romanojn de Mateo Maximoff. Li franclingve fidele priskribis la vivon kaj historion de eŭropaj tsiganoj, kaj interalie ties kulturajn apartaĵojn kaj liberigajn luktojn el sklava vivo. Ofte temas pri tragedioj, laŭ rakontista stilo (ĉar tiujn temojn li aŭdis vespere de sia avino ĉe la fajro). Lia vivo estas tute neordinara: li lernis legi el libroj kiujn li prenis de sur rubostakoj, kaj ekverkis en malliberejo kiam li estis dudekkelkjara. Advokato rimarkis lin kaj baraktis por diskonigi lin. Sekve Mateo Maximoff famiĝis pro siaj libroj dum kelkaj jaroj. Poste li iĝis pastro kaj reprezentanto de la internacia tsigana asocio. Ĝis la fino li agadis por la rajtoj de la sampopolanoj.
Alia detalo: li fotis la vivon de la tsiganoj kiuj loĝis en la ĉirkaùparizaj slumoj en la 50aj jaroj. Hodiaŭ tiu fotokolekto konsistigas multvaloran dokumenton por etnografiaj kaj historiaj studoj. Ekzistas nun en Francio pluraj kulturcentroj nomataj je lia nomo.
En 2011 mi komencis elfrancigi “Les ursitory”, lian unuan romanon. Manke de relegantoj, mi fine forlasis tiun laboron. Neniu havis tempon, kaj mi ne volis proponi ion malglatan. Necesis eta internacia skipo, interalie por trovi francismojn kaj malglataĵojn.
Antaŭ kelkaj tagoj mi retrovis la malneton en konfidenca blogo, kien mi alŝutis ĝin antaù jaroj. Mi tre ŝatus fini la laboron kaj eldoni ĝin.
Nu, jen al la demando: ĉu esperantistoj ŝatus kontrollegi tiun malneton?

--

--