Programisto por ‘La Bazaro’ komunuma e-merkato

Frank Merla
1 min readDec 14, 2023

La nova e-merkato (“e” por esperanta kaj elektronika) La Bazaro celas doni oportunon al esperantistoj vendi siajn proprajn kreaĵojn monde, kaj tiel gajni iom da enspezo per kaj en Esperanto. Estas komunuma merkat-placo, kie altkvalitaj esperantaĵoj troveblas interrete.

La neprofitcela projekto serĉas esperantistan programiston, kiu havas sperton kun e-komercojn retejojn uzante Shopify. Estus avantaĝo, se la kandidato scipovus la programlingvojn Liquid, HTML, CSS, JavaScript kaj JSON. Bezonata estas sufiĉa bona Esperanto-kapablo; la francan aŭ la anglan estus avantaĝoj ankaŭ.

La merkato jam estas 90% kompleta, nun temas pri korektoj kaj plibonigoj. Se ĉi tiu etapo estas sukcesa, la sekva estos ekspansio (v.2) de la retejo por inkluzivi pli da produktoj kaj produktadaj/sendadaj metodoj.

Por kompenso ni povas oferti $40 hore.
Kontaktu: Andy Blair per labazaro{ĉe}yahoo.com

--

--