Tago de Homaj Rajtoj 2023

Frank Merla
1 min readNov 3, 2023

Ĉi-jare okazos la 75-a datreveno de la Deklaracio de Homaj Rajtoj la 10-an de decembro kaj nia tradicia zamenhofa tago la 15-an. Kial ne kunigi la du datojn kaj festi ilin kune? Tion laborgrupeto, kiu interesiĝas pri la afero, Humphrey Tonkin, Rafael Lima kaj mi mem, proponas al vi. Intertempe estas elŝutebla tre bela versio de la Deklaracio ĉe:
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2023/11/Versio-UDHR.pdf

Elŝutu ĝin kaj instigu la membrojn de viaj lokaj grupoj legi ĝin en Esperanto. Samtempe pensu kiel informi pri tio la neesperantistojn de via urbo aŭ lando. Serio de afiŝetoj en pluraj lingvoj jam ekzistas ĉe:
https://drive.google.com/drive/folders/1uare_vXIa_0bV26vvIrWmiEv9l5ymKDV

Se ĝi ne ekzistas en via lingvo, traduku ĝin. Krome ni produktos tekstojn pri la rilatoj inter Esperanto kaj Homaj Rajtoj nacilingve sendeblaj al la informilaro.

Ne pensu, ke vi havas longan tempon por plani vian decembran kampanjeton kaj kontaktu nin, se vi havas problemojn aŭ proponojn.

Renato por la labor-grupeto

Renato Corsetti (renato.corsetti{ĉe}gmail.com)

--

--