Spertulo pri komunikado — biciklado serĉata
http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=4628
Saluton!
Dankon pro disvastigi tiun anoncon pri komunikada laboro al viaj konatuloj.
Mi urĝe bezonas iun por komuniki pri tiu projekto: https://univoyage.co/ni-parolu
Tiu ulo devas paroli germanan, nederlandan. Ideale ankaŭ francan kaj anglan.
Ideale, tiu ulo devas ankaŭ ŝati bicikli kaj esti disponebla inter la 13 kaj la 27a de Aŭgusto 2022.
Mi serĉas spertulon pri komunikado, kiu povos efike propagandi pri la projekto en diversaj landoj, por allogi partoprenantojn kaj partnerojn.
Tiu ulo estos pagata. Ni decidos la salajron kune. Mesaĝu min private (@Ulo9lo en telegram) por kontakti min, aux ĉe: ulo{ĉe}mailo.com
Salutas amike Benoit Charron

Eble ĉi tiu laborejo povas interesi esperantistojn…
https://www.yanpetro-kavlan.fr/452470077
Mi komencis la adaptiĝon de bildstrio kiun mi komencis antaŭ multaj jaroj kaj kiu nek estis tute finita nek estis eldonita. Sed kial ni ne finpretigu la verkon? Kial iu ajn esperantisto ne povus kunlabori? Ĉia sugesto kaj kritiko estas bonvena…
Amike de
Jean-Pierre Cavelan
Butiko de Jean-Pierre: yanpetro-kavlan

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro.
Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Estas cetere kolekto de pluraj rekomendoj kaj helpiloj rilate al komputiloj: Komputeko-pliejo: pliejo.komputeko.net.
http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=4239

http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=4045
Telegram estas vaste uzata tujmesaĝilo. La ĉefa retejo por Esperantoparolantoj estas telegramo.org. En ĝi estas du listoj: grupoj kaj kanaloj.
En mia Esperanto-ligilaro estas parto kiu temas pri “ekhavi amikojn”. Tie estas multaj pliaj ligiloj, kiuj ne estas listigitaj en telegramo.org. Se vi konas pliajn grupojn/kanalojn kiuj aperu en mia listo, bonvolu sendi ilin al FraLi.
Nia samideano Sylivester Nyinyimbe, kulturisto de arbidoj, proksime de Bunda, Tanzanio, volas uzi la florojn sur liaj kampoj kaj en proksimeco por produkti mielon. Li bezonas subtenon (ĝis 1000 $) por la komencaj investoj. Vi povas subteni lin al la UEA-konto de AVE: avex-z
Se vi ne povas transpagi al UEA-konto au volas scii pli, bonvolu kontakti la sekretarion de AVE, Manfred{ĉe}Westermayer.de
La ret-adreso de Sylivester: sylivesternyinyimbe{ĉe}yahoo.com, legu pli www.verduloj.org/Sylivestre_arbarigo.pdf, koran dankon.
